Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Malleviĝas nubo peza

Malleviĝas nubo peza,
frapas arbojn pluv' senĉesa,
ĉie estas folifalo,
tamen kantas najtingalo.

Jam malfrua estas horo,
ĉu vi dormas nun, trezoro,
ĉu vi aŭdas birdon karan,
ĝian kanton dolĉ-amaran?

Pluvas dense, pluvas brue,
najtingalo kantas plue.
Kiu aŭdas ĝian kanton,
ekkompatas la kantanton.

Se vi viglas, knabineto,
ho, aŭskultu pri l' birdeto;
ĝi' stas mia amsopiro
kaj animo en suspiro.